Nekrologo de Stevens (Stecxjo) Norvell

English version

Versio en Esperanto (unikodo)

Gasto libro | Por skribi en gasto libro

Stevens (Stecxjo) Norvell mortis je la 7a de februaro 2015, nur kvar tagojn antaux sia 92a datreveno, post mallonga malsano. S. T. Norvell and his grandchildren

Li naskigxis en Usono je la 11a de februaro en la jaro 1923. Li estis la unua el tri infanoj de Stevens Norvell (ingxeniero) kaj Cora Kellam Norvell (instruistino). Li kaj du fratinoj plenkreskigxis en Western Springs (en sxtato Illinois), eta antauxurbo de Chicago. Li frekventis publikajn lernejojn en la hejmvilagxo kaj en la apuda urbeto, LaGrange. Pro la granda ekonomia depresio la familio estis iom malricxa, sed la patro almenaux cxiam havis laboron, kaj dank’ al granda gxardeno, estis cxiam suficxe por mangxi.

En la adoleskaj jaroj, kiam skolto, Stevens renkontis Esperanton, acxetis librojn, kaj lernis la lingvon meminstrue, tamen nur lege-skribe. Li jam studis la latinan kaj la germanan, kaj altiris lin la logika strukturo de Esperanto. Li sxerc-diris, ke li farigxis Esperantisto kiam li unuafoje vidis la tabelvortojn. Li komencis tutmonde korespondi; tamen unu el la plej fruaj korespondamikoj estis A. E. Regal, Bahaano kiu logxis en fora antauxurbo de Chicago. Stecxjo cxiam sendis du kopiojn de cxiu letero, unu por S-ro Regal kaj unu por korekti kaj resendi.

Bonsxance, li povis studi universitat-nivele dum du jaroj en la publika lernejo en la apuda urbeto. Estis milito, kaj li enskribigxis en la armeo en jaro 1942, sed pro tio, ke li celis farigxi kuracisto, oni permesis al li dauxrigi siajn studojn gxis 1943. Poste, li estis trejnata kiel soldato kaj lernis 14 metodojn por murdi homojn — “iom senutila afero”, li poste komentis. Post granda ekzameno, la armeo kaj la Medicina Fakultato de la Universitato de Illinois decidis, ke Stevens studu medicinon en Chicago. Fakte, tiutempe preskaux cxiuj el la medicinaj studentoj estis en militist-uniformoj.

Stevens farigxis refoje civitano en 1946 kaj dauxrigis la medicinajn studojn. Li estis elektita al ΑΩΑ, la honora medicina societo, en 1947. Li ricevis diplomon Doktoro de Medicino (kun honoroj) en 1947 kaj servis kiel enhospitala doktoro cxe la Cook County Hospital (Malsanulejo de Kantono Cook) en Chicago gxis junio 1948.

Li edzinigis Dorothy Dungan, kvakerinon, en kunveno de la Societo de Amikoj, en Downer’s Grove, Illinois, en junio de 1948. La unua hejmo kune estis en Elk City (Alko-urbo) en sxtato Oklahoma, kie Stevens laboris kiel famili-kuracisto en kooperativa kliniko kaj malsanulejo.

Post jaroj da trapensado, Stevens farigxis pacifisto. Por eviti militservon en Koreio, Stecxjo kun sia edzino translokigxis al Kanado en jaro 1950 (ili farigxis civitanoj de Kanado en 1957). Li laboris kiel famili-kuracisto en eta vilagxo en la enlandaj montoj de provinco Brita Kolombio gxis 1953. Poste Stecxjo studis kaj trejnis dum ok jaroj en Edmonton (provinco Alberta) kaj en Colchester (Graflando Essex en Anglio) por farigxi gxenerala hxirurgo, kaj bone sukcesis cxiujn ekzamenojn.

En jaro 1961 la paro alvenis en Halifax (en kanada provinco Nov-Skotio), kune kun novnaskita filino, Cindy. La filo, Theodore, naskigxis en Halifakso du jarojn poste. Stevens farigxis instruisto en la Departemento de Hxirurgio cxe la Universitato Dalhousie, kie li laboris dum 32 jaroj kaj farigxis Plena Profesoro. Dum tiu tempo li gvidis la junajn hxirurgojn en la trejnado, okupigxis pri gxenerala hxirurgio, urgxaj kazoj, kancero, kaj aparte pri la plej dangxera hauxtkancero, melanomo. Li esploris, aparte pri melanomo, kaj kontribuis 50 artikolojn al la scienca literaturo. Li kreis tutkanadan (entute, por 17 Fakultatoj de Medicino) ekzamenon por la junaj hxirurgoj, kaj ankoraux cxiujare la Norvell-premio estas aljugxata al iu inter la superaj ekzamenitoj.

Iom antaux emeritigxo, Stevens malkabeis al Esperanto. Li aligxis al la Halifaksa Rondo kaj komencis cxiusomere frekventi la famajn somerajn kursojn, fonditajn de Cathy Schulze, en San Francisko kaj Vermonto. Li provizis domon por la libraro de Harry Lewis kaj iompostiome pligrandigis la kolekton gxis 2000 libroj, kiujn li finfine donis al la Kanada Esperanto-Asocio. Li partoprenis en Universalaj Kongresoj en Kubo (1990), Norvegio (1991), Auxstrio (1992), Hispanio (1993), Finnlando (1995), Cxehxio (1996), Auxstralio (1997), Germanio (1999) kaj Kroatio (2001). Li prelegis pri Melanoma en la Internacia Kongresa Universitato en Vieno. Li vojagxis en Euxropo per Esperanto kaj gastigis vojagxantajn Esperantistojn en la propra domo. Li eldonis proksimume 150 artikolojn (poezio, sxercoj, aktualajxoj, sciencaj aferoj, ktp) en diversaj kanadaj kaj internaciaj periodajxoj. Li helpis en la reviziado de la Plena Ilustrita Vortaro (sekcioj pri hxirurgio kaj medicino). Li redaktis la du medicinajn vortarojn de D-ro Yamazoe. Dum kelkaj jaroj li partoprenis en la redaktado de Medicina Internacia Revuo.

Li kompostis por Inter Ni (de la Halifaksa Rondo) kaj por Lumo (de la Kanada Esperanto-Asocio). Li farigxis honora member de U.E.A., de la Kanada Esperanto-Asocio, kaj de la Esperanto-Rondo de Oradea (en Rumanio).

En jaro 2008, pro la agxo, Stecxjo translokigxis al la Atlantika insul-provinco, NovLando, por logxi en apartamento en la domo de la filo, Theodore, lia partnero, Cheryl, kaj nepino, Saskia, en la urbo St John’s. Tie li studis matematikon kaj dauxre verkis Esperante, kompostis Lumon, kaj korespondis. La komputilaj dosieroj atestas, ke li korespondadis kun Esperantistoj en pli ol 40 landoj.

Li postlasas filinon, Cindy, familia kuracisto en Kalifornio, genepojn Teo kaj Rhiannon, ambaux lernejanoj, kaj filon, Theodore, profesoro de komputila ingxenierio cxe Universitato Memorial en St John’s, kaj nepinon, Saskia, ankaux lernejano.