Nekrologo de Stevens (Steĉjo) Norvell

English version

Versio en Esperanto (x-sistemo)

Gasto libro | Por skribi en gasto libro

Stevens (Steĉjo) Norvell mortis je la 7a de februaro 2015, nur kvar tagojn antaŭ sia 92a datreveno, post mallonga malsano. S. T. Norvell and his grandchildren

Li naskiĝis en Usono je la 11a de februaro en la jaro 1923. Li estis la unua el tri infanoj de Stevens Norvell (inĝeniero) kaj Cora Kellam Norvell (instruistino). Li kaj du fratinoj plenkreskiĝis en Western Springs (en ŝtato Illinois), eta antaŭurbo de Chicago. Li frekventis publikajn lernejojn en la hejmvilaĝo kaj en la apuda urbeto, LaGrange. Pro la granda ekonomia depresio la familio estis iom malriĉa, sed la patro almenaŭ ĉiam havis laboron, kaj dank’ al granda ĝardeno, estis ĉiam sufiĉe por manĝi.

En la adoleskaj jaroj, kiam skolto, Stevens renkontis Esperanton, aĉetis librojn, kaj lernis la lingvon meminstrue, tamen nur lege-skribe. Li jam studis la latinan kaj la germanan, kaj altiris lin la logika strukturo de Esperanto. Li ŝerc-diris, ke li fariĝis Esperantisto kiam li unuafoje vidis la tabelvortojn. Li komencis tutmonde korespondi; tamen unu el la plej fruaj korespondamikoj estis A. E. Regal, Bahaano kiu loĝis en fora antaŭurbo de Chicago. Steĉjo ĉiam sendis du kopiojn de ĉiu letero, unu por S-ro Regal kaj unu por korekti kaj resendi.

Bonŝance, li povis studi universitat-nivele dum du jaroj en la publika lernejo en la apuda urbeto. Estis milito, kaj li enskribiĝis en la armeo en jaro 1942, sed pro tio, ke li celis fariĝi kuracisto, oni permesis al li daŭrigi siajn studojn ĝis 1943. Poste, li estis trejnata kiel soldato kaj lernis 14 metodojn por murdi homojn — “iom senutila afero”, li poste komentis. Post granda ekzameno, la armeo kaj la Medicina Fakultato de la Universitato de Illinois decidis, ke Stevens studu medicinon en Chicago. Fakte, tiutempe preskaŭ ĉiuj el la medicinaj studentoj estis en militist-uniformoj.

Stevens fariĝis refoje civitano en 1946 kaj daŭrigis la medicinajn studojn. Li estis elektita al ΑΩΑ, la honora medicina societo, en 1947. Li ricevis diplomon Doktoro de Medicino (kun honoroj) en 1947 kaj servis kiel enhospitala doktoro ĉe la Cook County Hospital (Malsanulejo de Kantono Cook) en Chicago ĝis junio 1948.

Li edzinigis Dorothy Dungan, kvakerinon, en kunveno de la Societo de Amikoj, en Downer’s Grove, Illinois, en junio de 1948. La unua hejmo kune estis en Elk City (Alko-urbo) en ŝtato Oklahoma, kie Stevens laboris kiel famili-kuracisto en kooperativa kliniko kaj malsanulejo.

Post jaroj da trapensado, Stevens fariĝis pacifisto. Por eviti militservon en Koreio, Steĉjo kun sia edzino translokiĝis al Kanado en jaro 1950 (ili fariĝis civitanoj de Kanado en 1957). Li laboris kiel famili-kuracisto en eta vilaĝo en la enlandaj montoj de provinco Brita Kolombio ĝis 1953. Poste Steĉjo studis kaj trejnis dum ok jaroj en Edmonton (provinco Alberta) kaj en Colchester (Graflando Essex en Anglio) por fariĝi ĝenerala ĥirurgo, kaj bone sukcesis ĉiujn ekzamenojn.

En jaro 1961 la paro alvenis en Halifax (en kanada provinco Nov-Skotio), kune kun novnaskita filino, Cindy. La filo, Theodore, naskiĝis en Halifakso du jarojn poste. Stevens fariĝis instruisto en la Departemento de Ĥirurgio ĉe la Universitato Dalhousie, kie li laboris dum 32 jaroj kaj fariĝis Plena Profesoro. Dum tiu tempo li gvidis la junajn ĥirurgojn en la trejnado, okupiĝis pri ĝenerala ĥirurgio, urĝaj kazoj, kancero, kaj aparte pri la plej danĝera haŭtkancero, melanomo. Li esploris, aparte pri melanomo, kaj kontribuis 50 artikolojn al la scienca literaturo. Li kreis tutkanadan (entute, por 17 Fakultatoj de Medicino) ekzamenon por la junaj ĥirurgoj, kaj ankoraŭ ĉiujare la Norvell-premio estas aljuĝata al iu inter la superaj ekzamenitoj.

Iom antaŭ emeritiĝo, Stevens malkabeis al Esperanto. Li aliĝis al la Halifaksa Rondo kaj komencis ĉiusomere frekventi la famajn somerajn kursojn, fonditajn de Cathy Schulze, en San Francisko kaj Vermonto. Li provizis domon por la libraro de Harry Lewis kaj iompostiome pligrandigis la kolekton ĝis 2000 libroj, kiujn li finfine donis al la Kanada Esperanto-Asocio. Li partoprenis en Universalaj Kongresoj en Kubo (1990), Norvegio (1991), Aŭstrio (1992), Hispanio (1993), Finnlando (1995), Ĉeĥio (1996), Aŭstralio (1997), Germanio (1999) kaj Kroatio (2001). Li prelegis pri Melanoma en la Internacia Kongresa Universitato en Vieno. Li vojaĝis en Eŭropo per Esperanto kaj gastigis vojaĝantajn Esperantistojn en la propra domo. Li eldonis proksimume 150 artikolojn (poezio, ŝercoj, aktualaĵoj, sciencaj aferoj, ktp) en diversaj kanadaj kaj internaciaj periodaĵoj. Li helpis en la reviziado de la Plena Ilustrita Vortaro (sekcioj pri ĥirurgio kaj medicino). Li redaktis la du medicinajn vortarojn de D-ro Yamazoe. Dum kelkaj jaroj li partoprenis en la redaktado de Medicina Internacia Revuo.

Li kompostis por Inter Ni (de la Halifaksa Rondo) kaj por Lumo (de la Kanada Esperanto-Asocio). Li fariĝis honora member de U.E.A., de la Kanada Esperanto-Asocio, kaj de la Esperanto-Rondo de Oradea (en Rumanio).

En jaro 2008, pro la aĝo, Steĉjo translokiĝis al la Atlantika insul-provinco, NovLando, por loĝi en apartamento en la domo de la filo, Theodore, lia partnero, Cheryl, kaj nepino, Saskia, en la urbo St John’s. Tie li studis matematikon kaj daŭre verkis Esperante, kompostis Lumon, kaj korespondis. La komputilaj dosieroj atestas, ke li korespondadis kun Esperantistoj en pli ol 40 landoj.

Li postlasas filinon, Cindy, familia kuracisto en Kalifornio, genepojn Teo kaj Rhiannon, ambaŭ lernejanoj, kaj filon, Theodore, profesoro de komputila inĝenierio ĉe Universitato Memorial en St John’s, kaj nepinon, Saskia, ankaŭ lernejano.